Saturday 2 March 2013

La meteorito de Ĉeljabinsk


Post certa paŭzo en disvolviĝo de la projekto la ĉielo mem sendis materialon por ĝi. Dum oni amase – ŝerce aŭ ne tute ŝerce – timis komence la 21-an de decembro 2012 kaj poste la transiĝon de asteroido 2012 DA14, la naturo decidis memorigi pri sia potenco de tute neatendita flanko. La meteorito, kiu eksplodiĝis super Ĉeljabinsk la 15-an de februaro, laŭ kvanto da liberigita energio montriĝis la plej forta dum 105 jaroj, ekde la tempo de Tunguska meteorito. Nekredeble, ke ĝi falis nur 2400 kilometrojn for de tiu kaj sur la teritorio de sama lando! La mondo vere estas malgranda loko... Aldonu, ke la falo okazis nur 15 horojn antaŭ la transiĝo de la jam menciita asteroido 2012 DA 14.


Supozata grando de la meteorito. Bildo el Vikipedio.


Pecoj de la meteorito, kolektitaj la 23-n de februaro fare de la ekspedicio de Ĉeljabinska ŝtata universitato. Bildo el Vikipedio.

Tamen ĉefa kaŭzo, pro kiu oni memoros ĉi tiun eventon, estas tute alia – unuafoje en la historio kosma korpo sukcesis vere damaĝi la homaron: pli ol 1500 urbanoj estis vunditaj de glaspecoj de rompitaj fenestroj, multaj konstruaĵoj bezonas riparon. Dum jaroj oni parolis pri neceso krei defendon kontraŭ tiaspecaj renkontiĝoj, sed pleja patro da publiko kaj potenculoj kutime perceptis tion aŭ kiel teorian perspektivon, aŭ kiel nur pluan pretekston por disvolvigi kosmajn teknologiojn. Ĉu la alarma signalo, kiun ni ricevis nun, estis sufiĉe laŭda por oni atentu ĝin?

Rezultiĝis ankaŭ, ke nuna evento estis la plej bone dokumentita aŭdvide, dank' al multnombraj kameraoj en aŭtomobiloj, sur stratoj kaj en la manoj de atestantoj. Sube vi povas vidi kolekton da tiaj videoj, kiuj reprezentas bildon de la okazintaĵo de la komenco ĝis la fino. Al ni kutimas vidi en holivudaj filmoj, kiel asteroido falas brilege kaj post tio la eksploda ondo detruas konstruaĵojn kaj ĵetas homoj for; hodiaŭ vi povas vidi ĉion ĉi tion en dokumenta registraĵo. Skalo, kompreneble, estas iom alia, tamen gravas ja esenco... 

  Ĝenerala kompilaĵo de la falo kaj ĝiaj konsekvencoj
 

 
Falo de la meteorito




 
Falo kaj ĝiaj konsekvencoj


 
Falo kaj veno de la eksploda ondo


 
Veno de la eksploda ondo



   
La meteorito traflugas post 0:30, la ondo venas post 1:20

Kaj fine – iomete da humuro. Same kiel loĝantoj de bulgaria urbo Gabrovo kutime estas prezentataj ŝerce kiel avaruloj, loĝantoj de Ĉeljabinsk, laŭ formiĝinta tradicio, figuras en multnobraj anekdotoj kiel severuloj. Kompreneble, ankaŭ la meteorito ne povis eviti mencion, kaj en la reto jam cirkulas tiaj variantoj kiel “La loĝantoj de Ĉeljabinsk estas tiom severaj, ke anstataŭ akve tie pluvas meteorite” aŭ mia plej ŝatata “La loĝantoj de la meteorito kun teruro observis proksimiĝon de Ĉeljabinsk”. Interesas, ke la ĉeljabinskanoj sukcesis pravigi sian reputacion en la supraj videoj; rigardu atente, ekzemple, la trian – videblas multaj piedirantoj, kiuj tute ne atentis brilan lumon de la meteorito, same kiel viro, promenanta kun hundo en la lasta. Kaj por vidi pluan atestaĵon, kiu subtenas ĉi tiun vidpunkton, spektu videon de aŭtomobila kamerao, kiu registris la stiranton samtempe kun la meteorito.


1 comment:

  1. Tre bona la arĥivo pri la malbona okazaĵo, la meteora eksplodo. Gratulon, kaj dandkon por informi nin bone.

    ReplyDelete

Disqus por Aŭdvide