Thursday 23 May 2013

La Revizoro


Ĝisdatigo de la 22-a de julio 2013: bedaŭrinde, la filmo ne plu estas akirebla laŭ antaŭa adreso. Kiam ĝi denove spekteblos license en la reto, ĝi estis republikigita en la projekto.

Produktado: studio «Mosfilm»
Jaro: 1952
Aŭtoro de la scenaro: Владимир Петров (Vladímir Petróv).
Reĝisoroj: Владимир Петров (Vladímir Petróv), В. Швелидзе (V. Ŝvelídze).
Kameraisto: Юрий Екельчик (Júrij Jekélĉik).
Arta direktoro: Владимир Каплуновский (Vladímir Kaplunóvskij).
Aktoroj:
Юрий Толубеев (Júrij Tolubéjev) – Anton Antonoviĉ Skvoznik-Dmuĥanovskij, urbestro
Анастасия Георгиевская (Anastasíja Geórgijevskaja) – Anna Andrejevna, lia edzino
Тамара Носова (Tamára Nósova) – Marja Antonovna, lia filino
Павел Павленко (Pável Pavlénko) – Luka Lukiĉ Ĥlopov, inspektoro de lernejoj
Сергей Блинников (Sergéj Blínnikov) – Ammos Fjodoroviĉ Ljapkin-Tjapkin, juĝisto
Михаил Яншин (Miĥaíl Jánŝin) – Artemij Filippoviĉ Zemlanika, kuratoro de kadukulejoj
Эраст Гарин (Erást Gárin) – Ivan Kuzmiĉ Ŝpekin, poŝtestro
Александр Полицкий (Aleksándr Políckij) – Pjotr Ivanoviĉ Dobĉinskij, urba bienhavanto
Василий Корнуков (Vasílij Kornukóv) – Pjotr Ivanoviĉ Bobĉinskij, urba bienhavanto
Игорь Горбачёв (Igor Gorbaĉóv) – Ivan Aleksandroviĉ Ĥlestakov, oficisto el S. Peterburgo
Алексей Грибов (Alekséj Gríbov) – Osip, lia servanto
Александр Гузеев (Aleksándr Guzéjev) – Ĥristian Ivanoviĉ Hübner, distrikta kuracisto
Евгений Агуров (Jevgénij Agúrov) – Fjodor Andrejeviĉ Lulukov, eksoficisto, eminenta persono en la urbo
Николай Рыбников (Nikoláj Ríbnikov) – Ivan Lazareviĉ Rastakovskij, eksoficisto, eminenta persono en la urbo
Николай Чистяков (Nikoláj Ĉistjakóv) – Stepan Ivanoviĉ Korobkin, eksoficisto, eminenta persono en la urbo
Сергей Калинин (Sergéj Kalínin) – Stepan Iljiĉ Uĥovjortov, kvartalestro
Иван Рыжов (Iván Riĵóv) – Svistunov, policano
Валентин Онищенко (Valentín Oníŝĉenko) – Pugovicin, policano
Александр Щагин (Aleksándr Ŝĉágin) – Derĵimorda, policano
Н. Тимяков (N. Timjakóv) – Abdulin, komercisto
Анастасия Зуева (Anastasíja Zújeva) – Fevronja Petrova Poŝljopkina, seruristedzino
Елена Понсова (Jeléna Pónsova) – edzino de suboficiro
Павел Иванов (Pável Ivanóv) – Miŝka, servanto de la urbestro
Анатолий Кубацкий (Anatólij Kubáckij) – servanto de restoracio
K.a. – Gastoj, gastinoj, komercistoj, urbanoj, petantoj

Mi invitis vin, sinjoroj, por komuniki al vi tre agrablan novaĵon: al ni venis «La Revizoro»! Klasika komedio de N. Gogol en klasika kinoversio de la jaro 1952 kun Esperantaj subtekstoj laŭ la klasika traduko de L. Zamenhof – kio povas esti pli ĝuinda spektaĵo?
En unu provinca urbo loĝas tiea urbestro Anton Antonoviĉ Skvoznik-Dmuĥanovskij, fartas bone kaj «ne amas preterlasi tion, kio naĝas al la manoj». Trankvilan ekzistadon de la lokaj eminentuloj subite rompas konfidenca sciigo, ke el la ĉefurbo inkognite alveturas oficisto kun tasko inspekti la ĉi-tieajn aferojn. Kaj baldaŭ post tio en la urba hotelo oni rimarkis strangan junan viron, kiu loĝas tie jam du semajnojn, ne intencas pagi kaj montras atentindan scivolemon...

Kiam mi unue prezentis Esperantan version de ĉi tiu filmo en 2007, mi verkis suban tekston

Nun vi povas spekti en Esperanto kinoversion de la klasika rusa komedio de Nikolaj Gogol. Kion do eblas diri pri la filmo kaj pri la teatraĵo mem?… Ĉi tie onin atendas evidenta obstaklo; estas konate, kian sorton kutime havas klasikaj libroj – oni studas ilin en lernejo, mencias ilin kun respekto, citas konatajn frazojn – sed oni ne emas legi ilin refoje. Tial, kiam oni volas paroli ion freŝan pri klasikaĵo, tio montriĝas ne facila.
Tamen, mi povas diri, ke kiam mi denove legis la Esperantan tradukon de «La Revizoro», pretigante la subtitolojn, mi ekvidis, ke ĝi tute ne malaktualiĝis dum pli, ol cent kvindek jaroj! Al praktike ĉiu detalo de la komedio oni povas trovi analogion en la nuntempa rusia realeco. Ĉu tio estas bona, aŭ ne? De unu flanko, tio atestas, ke ni ne solvis ĝis nun la problemojn, kiuj estis gravaj ankoraŭ en la tempo de Gogol. Aliflanke, espereblas, ke Gogol helpos al ni solvi ilin, ĉar li daŭras resti aktuala hodiaŭ, same kiel li estis aktuala en la malfrua sovetia epoko, kiam teatroj surscenigis multajn klasikajn verkojn kiel aludoj al la stato de la tiama socio. Gogol mem, respondante riproĉojn de kritikistoj, ke en lia komedio estas neniu pozitiva rolulo, diris ke tia rolulo estas, sed oni ne rimarkis lin. Tio estas rido. Do, ridu pli ofte – kaj en la vivo estos pli da pozitivaĵoj.
Kaj koncerne la filmon mi povas diri, ke ĝi prezentas bonegan, akuratan kaj estimantan kinigon de la verko. Oni ekzakte transdonis etoson kaj humoron de la originalo, ĉiuj aktoroj plene kongruas siajn personojn. Igor Gorbaĉov brile ludas «registreton», «ventkapulon» Ĥlestakov (li precipe sukcesas en la scenoj, kie lia heroo estas ebria :-)). La urbestro (Jurij Tolubejev) estas esenco de rusia burokrato; ankaŭ hodiaŭ oni povas renkonti multajn tiajn urbestrojn en ĉiu ŝtata oficejo. Zemlanika, Bobĉinskij, la poŝtestro (granda aktoro Erast Garin) aspektas tiel, ke, ŝajne, ili ne povas esti aliaj. Unuvorte, la filmo estas inda por spekti, kaj ne unu fojon.

Interesaj faktoj

Anticipante demandon, kiun oni jam faris, mi hastas sciigi, ke aktoro Igor Gorbaĉov tute ne estas parenco de la lasta sovetia ŝtatestro; ĉi tiu familia nomo ne estas tiom rara, ke tia koincido ne povu okazi. Tamen lia biografio estas ankaŭ sen tio neordinara: deveninta el nobela familio, kiu mirakle saviĝis dum la revolucio, li siavice mirakle travivis teruran sieĝon de Leningrado dum la Dua mondmilito. Studante en filozofia fakultato de Leningrada universitato, li ekpartoprenis studentan teatron kaj en la jaro 1949 gajnis ĉefan premion en konkurso de amatoraj teatroj ĝuste kiel Ĥlestakov en «La Revizoro». Ĉi tiu sukceso malfermis por Igor Gorbaĉov karieron de aktoro kaj li ripetis sian majstraĵon en la filmo.

Kiam komence de la 1960-aj jaroj Sergej Bondarĉuk ellaboris planon de sia grandioza kinoversio de «Milito kaj paco», oni proponis kandidatecon de Igor Gorbaĉov por la rolo de Pierre Bezuĥov. Tamen fine ĉi tiun rolon ludis la reĝisoro mem.

La surstrataj scenoj estis filmitaj en urbo Kostroma, kiu konservis tiutempe malnovan urban pejzaĝon de la 19-a jarcento.

Tio estis la plej longa unuparta filmo de sia tempo. Kutima daŭro de sovetiaj filmoj en la 1940-aj kaj la 1950-aj jaroj estis 1 horo 20 ĝis 40 minutoj; «La Revizoro» daŭras du horojn.

No comments:

Post a Comment

Disqus por Aŭdvide