Tuesday 18 February 2014

Ensemblo «Igor Moisejev». Baleto «Nokto sur la Kalva monto»


Ночь на лысой горе from Igor Moiseyev Ballet on Vimeo.

Nian ciklon, dediĉitan al ensemblo «Igor Moisejev», finas baleto «Nokto sur la Kalva monto» laŭ la plej fama kreitaĵo de Modest Musorgskij (sonas ankaŭ fragmentoj el aliaj liaj verkoj). Ĉi-foje sur la scenejo de Bolŝoj-teatro okazas bunta spektaĵo, en kiu gajan ukrainan feston sekvas furioza dancado de la malsankta forto. 

La nacia nuanco de la baleto eksterdube aludas ankoraŭfoje la fantastajn verkojn de Nikolaj Gogol, kun kies horora flanko oni jam povis konatiĝi en la projekto. Ŝajne, certaj liaj herooj eĉ rekoneblas sur la scenejo... Same rekoneblas komence de la registraĵo la granda majstro mem, kun sia ĉiama bereto. 

Januare de 2014 premieris internacie produktita filmo «Vij», nova versio de la plej elstara hororverko de Gogol. Apogante sin sur la klasikan sovetian kinoversion de 1967 (ĝi spekteblas rete kun subtekstoj en la angla), la filmo rakontas ĉi tiun historion en modernigita formo, samkiel «Dorm-valeto» fare de Tim Burton. Kreado de la filmo daŭris preskaŭ dek jarojn kaj oni jam delonge rilatis ai ĝi skeptike, tamen ĝi ricevis neatendite pozitivan reagon. 

No comments:

Post a Comment

Disqus por Aŭdvide