Saturday 26 April 2014

Ĉernobil: enrigardi inferon

Antaŭ 28 jaroj okazis la katastrofo de Ĉernobila atoma elektrostacio, kiu eksterdube apartenas al eventoj, kiuj difinis la aspekton de la hodiaŭa mondo. Ĝi influis ankaŭ la Esperanto-mondon — en unuaj jaroj post ĝi aperis libroj "Ĉernobil skuis la mondon" (1987) kaj "Ĉernobil. Dokumenta novelo" (1990). En tempo pli malfrua bando "Pichismo" aperigis albumon "10-jariĝo de Ĉernobilo". Lige kun la datreveno mi prezentas al vi du unikajn videojn. Unua el ili estis farita baldaŭ post la katastrofo, kiam oni penis difini ĝian skalon.



Ruĝe ardantaj makuloj, kiuj videblas tie, estas nenio alia ol varmegaj konstrukcioj de la reaktora kerno. Ĝuste ili kaŭzis longdistancan disvastiĝon de radioaktiveco, ĉar formiĝis leviĝanta aerfluo, kun portis polvon kaj fumon alten en la atmosferon. Eblas nur imagi, sub kian surradiadon oni necesis meti sin por ricevi ĉi tiun bildon...

Tamen estas homoj, kiuj hodiaŭ vizitas ĉi tiun lokon regule. Sergej Koŝelev, 50-jara laboristo de Ĉernobila stacio, havas specialecon, kiu sonas mortiga — kiel kameraisto li devas filmadi staton interne de la detruita konstruaĵo. Tamen, farante tion ekde 1989, li asertas ke li sentas sin sufiĉe bone. Laŭ ricevitaj de li bildoj oni esploras ŝanĝojn de la konstruaĵo kaj la defenda kovraĵo super ĝi. Jen kurta kunmetaĵo el filmita de li. Blankaj punktoj sur la ekrano estas efiko de radiado...



Maje 2014 en kinejoj estas aperonta filmo "Godzilla" — relanĉo de la mondekonata filmoserio. Kiam ĉi tiu monstro unuafoje aperis sur ekranoj en la jaro 1954, ĝi klare simbolis hororon de atombombo. Hodiaŭ, post Ĉernobil kaj Fukuŝimo, kiu, pro malgaja sortoironio, okazis en Japanio, ĝi samgrade povas aspekti enkorpiĝo de ĉi tiuj katastrofoj. Laŭ aperintaj antaŭfilmoj, la venonta filmo estas farita en populara hodiaŭ "dark and realistic" (malhela kaj realisma) maniero, pro kiu ĝi, ŝajne, sukcesos impresi spektantojn. Plej bona sceno el la jam prezentitaj estas la paraŝuta salto. Same iris renkonten al nekonata kaj nevidebla danĝero tiuj, kiuj likvidis la konsekvencojn de la katastrofo en unuaj tagoj kaj semajnoj post ĝi.

No comments:

Post a Comment

Disqus por Aŭdvide