Wednesday 27 March 2013

La dorsa flanko de la Luno



Originala titolo: Обратная сторона Луны
Produktado: Krea unuiĝo “Ekran”.
Jaro: 1983
Aŭtoroj de la scenaro: Евгений Назаренко (Jevgénij Nazarénko), Игорь Ковалев (Igor Kovalóv).
Reĝisoro: Александр Татарский (Aleksándr Tatárskij).
Arta direktoro: Елена Косарева (Jeléna Kósareva).
Animaciistoj: Владлен Барбэ (Vladlén Barbé), Александр Татарский (Aleksándr Tatárskij), Александр Федулов (Aleksándr Fedúlov), В. Токмаков (V. Tokmakóv).
Pentristoj: И. Дорошенко (I. Doroŝénko), И. Романов (I. Románov), А. Брежнев (A. Bréĵnev).
Kameraisto: Эрнст Гаман (Ernst Gamán).
Komponisto: Владимир Назаров (Vladímir Nazárov).
Aktoro: О. Птицын (O. Ptícin).
Sonreĝisoro: Нелли Кудрина (Nélli Kúdrina).
Muntisto: Л. Георгиева (L. Geórgijeva).
Redaktoroj: Алиса Феодориди (Alísa Feodorídi), Владимир Назаров (Vladímir Nazárov). 
Direktoro: З. Сараева (Z. Sarájeva).

“Nur inter kunuloj koro ripozas” tekstas kartvela proverbo, kiu aperas sur la ekrano komence de la filmo. Kaj se oni posedas famajn kaŭkazajn gastamon kaj festenemon, oni trovos kunulojn por gaja tempopasigo ĉie ajn – eĉ malantaŭ siaj ŝultroj...

Ĉi tiu amuza filmeto rimarkindas ne nur pro sia enhavo, sed ankaŭ pro sia aŭtoro. Aleksandr Tatarskij (1950 – 2007) apartenas al la plej gravaj figuroj de rusia animacio de lastaj tridek jaroj. Interese, ke liaj ĉefaj atingoj estas distribuitaj inter ĉiuj ĉi jardekoj. En la 1980-aj jaroj li ekfamis kiel reĝisoro – liaj spritaj, humurplenaj kaj groteskaj filmoj “Moldopasta korniko” (1981), “Faladis pasintjara neĝo” (1982), “Flugiloj, gamboj kaj vostoj” (1986) k.a. ege popularas ĝis nun kaj replikoj el ili penetris ĉiutagan parolon. En la jaro 1988 li fondis unuan en Sovetunio sendependan animacian studion “Pilot”, kiu en la 1990-aj jaroj, kiam “Sojuzmultfilm” kaj aliaj kolonoj de la sovetia animacio ĉesis funkcii pro ekonomiaj malfacilaĵoj, sukcesis preni la standardon de nialanda animacio kaj porti ĝin plu; praktike ĉiuj rimarkindaj atingoj de tiu periodo estas ligitaj kun studio “Pilot”. 

Kaj en la 2000-aj jaroj Aleksandr Tatarskij iniciatis la plej grandskalan projekton de moderna rusia animacio – “La monton da gemoj”, serion da animaciaĵoj laŭ fabeloj de diversaj popoloj, loĝantaj en Rusio. Celojn de ĉi tiu projekto li formulis tre klare – ekde infana aĝo eduki komprenon de grandeco kaj diverseco de nia lando kaj vakcini la junan generacion kontraŭ ksenofobio. Kiel li diris, pro mencio de ajna nacieco oni rememoru ne fian kondunton de iam renkontita huligano, sed ĉarman fabelon, konatan de infaneco. Simpla kuracilo, sed pro tio ne malpli bezonata por nia mondo... La projekto, kvankam ne sen problemoj, pludaŭras disvolviĝi kaj, espereble, oni sukcesos atingi originale celitan kvanton je cent filmoj.

Mi malkovru malgrandan sekreton – en la projekto “Aŭdvide” vi povos spekti parton de la aperintaj filmoj el “La monto da gemoj”. Tiam vi povos mem taksi internaciecon de la fabela lingvo.

Interesaj faktoj

Malfermita libro, kiu aperas sur la ekrano fine de la filmo, havas sur la maldekstra paĝo mapon de la videbla flanko de la Luno, titolitan “La videbla flanko de la Luno”, kaj sur la dekstra – nigran cirklon, titolitan “La dorsa flanko de la Luno”. 

Malklaraj sonoj, per kiuj esprimas sin roluloj de la filmo, poste estiĝos ofta detalo en la filmoj de Tatarskij kaj studio “Pilot”.

En serio “La monto da gemoj” animaciaĵo “Kiel repaciĝis Suno kaj Luno” (2008), farita laŭ fabelo de la indiĝenoj de Tajmiro, enhavas citaĵon el ĉi tiu filmo, kiel omaĝon al la forpasinta fondinto de la projekto.

No comments:

Post a Comment

Disqus por Aŭdvide