Thursday 29 May 2014

Vivis unu Kozjavin



Originala titolo: Жил-был Козявин.
Produktado: studio «Sojuzmultfilm».
Jaro: 1966
Aŭtoroj de la scenaro: Лазарь Лагин (Lázar Lágin), Геннадий Шпаликов (Gennádij Ŝpálikov).
Reĝisoro: Андрей Хржановский (Andréj Ĥrĵanóvskij).
Arta direktoro: Николай Попов (Nikoláj Popóv).
Animaciistoj: Геннадий Сокольский (Gennádij Sokólskij), Валерий Угаров (Valérij Ugárov), Станислав Соколов (Stanisláv Sokolóv), Владимир Морозов (Vladímir Morózov), Анатолий Петров (Anatólij Petróv), Юрий Кузюрин (Júrij Kuzjúrin), Владимир Арбеков (Vladímir Arbékov), Дмитрий Антипов (Dmítrij Antípov).
Kameraisto: Борис Котов (Boris Kótov).
Direktoro: А. Зорина (A. Zórina).
Komponisto: Г. Лукьянов (G. Lukjánov).
Sonreĝisoro: Георгий Мартынюк (Geórgij Martinjúk).
Redaktoro: Раиса Фричинская (Raísa Friĉínskaja).
Aktoro: Александр Граве (Aleksándr Gráve).
Muntisto: М. Трусова (M. Trúsova).

Filmo de Andrej Ĥrĵanovskij prezentas animacian version de satira fabelo fare de verkisto Lazar Lagin.  Kvankam pikilo de ĉi tiu satiro estas turnita kontraŭ burokratismo, ĝi neeviteble ricevas pli vastan signifon. Ja ĉiuj amasaj krimoj, kiuj skuis la mondon en la dudeka jarcento, ne estus eblaj sen amaso da diligentaj kaj nerezonantaj plenumantoj. Kaj en ĉi tiu lumo figuro de homo, kiu “fartas bone kaj pretas plenumi ĉian taskon” ekposedas iom sinistran nuancon...

Interesaj faktoj

Ĉe 3:50 oni montras aŭskultantojn de voilonisto sur malfermita scenejo en parko. Tio estas famaj rusaj verkistoj kaj poetoj el la 19-a kaj la 20-a jarcentoj – Nikolaj Gogol, Marina Cvetajeva, Anna Aĥmatova, Boris Pasternak, Ilja Erenburg, Aleksandr Tvardovskij kaj aliaj (inter tiuj Anna Aĥmatova, Ilja Erenburg kaj Aleksandr Tvardovskij estis vivaj, kiam la filmo aperis). Precipe interesas ĉeesto de Anna Aĥmatova kaj Boris Pasternak, ĉar oficiala kritiko en tiu tempo rilatis al ili ankoraŭ negative.


No comments:

Post a Comment

Disqus por Aŭdvide